世界语万花筒
+ 查看更多
世界语跨文化小说竞赛获奖作品欣赏 | 《老范和机器人妻子》(中世双语)+ 查看更多
世界语跨文化小说竞赛获奖作品欣赏 | 《老范和机器人妻子》(中世双语)
+ 查看更多
发布日期:2025-08-27 11:34
7月27日,在第110届国际世界语大会上,中国世界语者殷嘉新的小说《老范和机器人妻子》(Olda Fan kaj la roboto-edzino)荣获第四届跨文化小说竞赛(Interkultura Novelo-Konkurso,简称“INK”)第四名。
世文作者殷嘉新,中文译者莫养圣。
Olda Fan kaj la roboto-edzino
Yin Jiaxin
Kiam Fan Zeli perdis sian edzinon, la filino estis nur dekkvarjara. Li sola penis vivteni ŝin. Oni kelkfoje proponis al li novan kunulinon, sed li rifuzis ĉiufoje, dirante, ke li neniel forgesis sian karmemoratan edzinon, kiun li amas profunde; krome la filino ne volis akceptis ajnan virinon kiel sian patrinon. Komencinte la universitaton, la filino subite diris al la patro, ke ŝi volas havi novan patrinon, esperante, ke la patro denove edziĝu. Fan Zeli komprenis, ke la filino maltrankvilas je lia soleco. Li konsolis la filinon jene:
"Mi jam kutimiĝis al la vidva vivo, havante neniun senton de izoliteco. Eble post mia emeritiĝo, mi konsideros edziĝon."
Ĉe emeritiĝo, kiam Fan Zeli fariĝis Olda Fan, la kapo doloris al li de tempo al tempo. La kuracisto diagnozis, ke troviĝas mikrotumoro en lia cerbo. Tute egale, ĉu la tumoro estas benigna, ĉu maligna, li ne riskis ricevi ĥirurgion, nek informis pri tio la filinon, kiu loĝis en Ŝanhajo kaj jam havis du infanojn.
Iun tagon, dum poŝtelefona interbabilado, la filino refoje insistis, ke li havigu al si edzinon kiel eble plej baldaŭe. Olda Fan diris: "Kara filino, mia koro povas enteni neniun alian virinon ol vian patrinon."
"Tamen vi vere bezonas akompananton, vi pli kaj pli maljuniĝas, Ŝanhajo tre distancas de Udan-urbo, mi ne povas vin prizorgi." Olda Fan ŝerce diris: "Eble, roboto taŭgas por akompani min, ĉu ne?"
"Bone!" La filino ĝoje aprobis la patran proponon kaj daŭrigis: "En Ŝanhajo oni povas laŭmende fabriki roboton, kiu preskaŭ similas al vera homo kaj kapablas dommastrumi."
"Do, mendu ĝin laŭ la fizionomio kaj figuro de via patrino."
Kun plezuro la filino respondis: "En ordo. Mi tuj mendos. Fakte ĉe mi troviĝas fotoj kaj videoj de panjo."
Vintre de 2019, kiam iun matenon Olda Fan ricevis la pakaĵon el Ŝanhajo, ekscitiĝis lia scivolemo. Malpakinte la roboton, li gapis momenton: Krom la vestaĵoj, la aspekto, hararo kaj staturo kopie similas al tiuj de Sufen, lia karmemorata edzino, bela kaj gracia. Olda Fan pretervole eklarmis, mallaŭte demandante: "Sufen, ĉu vere estas vi?" Li ne povis sin reteni ekbrakumi ŝin, kiam li honteme perceptis, ke tiu ja estas roboto, eĉ ankoraŭ ne aktivigita. Laŭ la uzinstrukcioj, Olda Fan trovis la ŝaltbotonon ĉe la dekstra kalkano de la roboto. Post ekfunkciigo, la roboto movis la buŝon voĉante: "Saluton! Mi nomiĝas Lan Sufen, kaj mi estas roboto-edzino de sinjoro Fan Zeli. Por aktivigi min, bonvolu eldiri la pasvorton kaj poste krei vian novan pasvorton."
Olda Fan aktivigis la roboton, kaj li miregis, ke eĉ la voĉo similas al tiu de lia edzino.
"Sufen, mia kara, mi..." La emocio estis tiel forta, ke li ne sciis kion diri.
"Kiu estas vi?" demandis la roboto.
"Mi estas Fan Zeli, vi povas voki min Olda Fan."
"Ĥo, Olda Fan, mi estas Lan Sufen, via edzino." Tion dirinte, la roboto movis la buŝangulojn, tiel kiel ŝajne ekestis tie rideto.
Olda Fan ĉirkaŭbrakumis ŝin, en ties orelon flustrante "Sufen, mia kara..." Li karesadis al ŝi la dorson, sentante ŝian korpon varmeta kaj mola. Ĉe sia brusto li eĉ ravite sentis ŝiajn elastecajn mamojn, kaj lia sango ekbolis tutkorpe.
"Olda Fan," Sufen diris, "por fari min perfekte kiel via Sufen, bonvolu rakonti al mi pri ŝi."
"Ne necesas rakonti. Vi povas koni ŝin per legado de ŝia taglibro. Ekde sia knabineco ŝi ĉiutage notis siajn travivaĵojn."
"Mi volas legi ilin ĉiujn nun," proponis Sufen.
"Ilin ĉiujn? Troviĝas dekkelkaj kajeroj."
"Mi kapablas ilin finlegi en mallonga tempo," Sufen eksplikis, "efektive mi ne legos, mi skanos ilin per la okuloj."
Dum Sufen legadis la taglibron en la biblioteko, Olda Fan eliris por aĉeti legomojn kaj post reveno eklaboris en la kuirejo. Kiam la tagmanĝo estis preta, Sufen jam finlegis la taglibron. Dum Olda Fan manĝis, Sufen sidis kontraŭ li, dirante: "Ekde hodiaŭ mi mastrumos: Balaos la plankon, ordigos la ĉambrojn, kuiros kaj tiel plu."
"Ĉu vi povas kuiri?" Olda Fan rigardis al Sufen per larĝe malfermitaj okuloj.
"Certe," Sufen respondis, "mi povas kuiri ajnan bongustaĵon, kiun vi deziras. Samkiel poŝtelefono kaj komputilo, mi akiras sciojn kaj informojn el la interreto."
"Ho, komprenite."
"Cetere," Sufen aldonis, "mi neniam laciĝos, nek bezonos ripozon."
"Vi bezonos elektron," ŝerce diris Olda Fan.
"Mi akiras energion per rigardado al la suno. Kompreneble, vi devas min ŝargi okaze de sensunaj tagoj."
"Se vi faros ĉiujn mastrumadojn, kion mi faros?"
"Vi havas viajn proprajn hobiojn. Vi povas fari tajĝiĉŭan-ekzercojn, verki artikolojn kaj legi literaturaĵojn. Klasikaj poezioj naciaj kaj eksterlandaj, mi scias, estas viaj ŝatataj legaĵoj."
"Vi informiĝis pri tio en ŝia taglibro, ĉu?" Olda Fan ridetante demandis, "do, ĉu vi scias, kiu poeto alilanda plej plaĉas al mi?"
"Ŝekspiro el Anglio. Antaŭe vi ofte por via edzino deklamis liajn sonetojn, precipe, la numeron dek ok:
Ĉu mi komparu vin al somertago?
Pli bela estas vi kaj pli modera:
La majburĝonojn skuas, ventatako,
Kaj tro mallongas lukontrakt' somera."
Aŭdante la versojn, Olda Fan kaj surpriziĝis kaj gajis. Li pretervole komencis deklami kune kun Sufen:
"L' okul' ĉiela jen tro arde brilas,
Jen ofte malheliĝas ĝia oro;
Kaj bel' de belo foje sin ekzilas
Pro la hazardo, aŭ natur-rigoro."
Larmoj ruliĝis el liaj okuloj, kaj li ne ĉesigis la deklamadon:
"Somero via tamen plu eternos,
Kaj forperdita via bel' ne estos;
En ombron Mort' jubila vin ne fermos,
Ĉar vi en vers' eterna tempe kreskos:
Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,
Vivos ĉi vers', kaj morton vi evitos."
Plezuro kaj ĝojo ŝvebis en la koro de Olda Fan. Tiel same, kiel se li retroe enirus en la vivon de antaŭ multaj jaroj, kaj li ĝuus feliĉan horon kun la edzino.
"Tin tin tin..." La filino videoalvokis, dezirante rigardi la roboton.
Fronte al la ekrano, Sufen tenere voĉis: "Saluton, kara filino! Kiel vi fartas?"
La filino ĉe la alia flanko kun gape streĉitaj okuloj, ŝtoniĝis.
Sufen daŭrigis: "Mi memoras, ke via dekstra piedo tordiĝis en sportkurso. De tiam via piedo iomete doloras al vi en malbona vetero. Ĉu tio nun solviĝis?"
Aŭdinte la zorgemajn vortojn, la filino emocie laŭte vokis: "Panjo..." kun larmoj perlantaj laŭ la vangoj.
Olda Fan havas alian hobion: Fari turismajn vojaĝojn. Kiel instruistoj, li kaj la edzino ĉiujare havis someran kaj vintran libertempojn, dum kiuj ili ĝuis vizitojn al diversaj vidindaĵoj. Neatendite, en 1999 la edzino estis afakciita de kancero kaj forpasis post du jaroj. Ekde tiam Olda Fan ne plu faris turismajn vojaĝojn.
Januare de 2020 okazis pandemio de KOVIM-19. Oni devigite restis hejme. Ekster onia atendo, la pandemio daŭris tri jarojn. Danke al la plaĉa akompanado de sia roboto-edzino, Olda Fan pace pasis la malfacilan tempon sen izoliteca sento, eĉ la kapdoloro apenaŭ ĝenis lin.
Vintre de 2023 furioza neĝo falis senĉese dum unu semajno, kaj surtere kuŝis dika tavolo da neĝo. Olda Fan ekmemoris, ke la kompatinda edzino havis deziron: Kune kun la edzo spekti panoramon de Udan-montaro kovrita de neĝo. Li decidis plenumi ties deziron, kunportante sian roboto-edzinon.
Aŭtobuso haltis sur duondeklivo de montego. Poste ili veturis per kablotramo.
Lastafoje, kaj ankaŭ unuafoje -- kiam Olda Fan kaj Sufen, kiuj siatempe estis studentoj de fakultato de ĉina literaturo, venis al Udan-montaro -- tie ne jam estis instalita kablotramo. Tiun tagon, la tuta montaro kovriĝis per flosantaj nuboj, tra kiuj ili ambaŭ manenmane supreniris laŭ serpenta pado, babilante kaj petolante. Atinginte la montosupron, kie situas la ora palaco de Akvodio, ili ekvidis, ke la suno brilas sur la ĉielo kaj sub la okuloj konstante torentas vastega maro da laktecaj nuboj. La pitoreska pejzaĝo ravis al ili la koron, tiel ke ili firme ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kaj li donis al ŝi la unuan kison.
"Ĉu vi vere amas min?" ŝi demandis honteme.
"Jes, vere," li respondis serioze.
"Ĝis kiam?" ŝi demandis plue.
"Ĝis eterne, ĝis..." Li kun iom da anksio ĵuris: "Mi petas, ke Akvodio atestu por mi. Nun ĉi tie mi deklaras al vi mian pasion per antikva popolkanto:
Mi volas kun vi amikiĝi
Kunvivi, neniam disiĝi,
Ĝis monto solviĝos je cindro.
Sekiĝos la akv' en rivero,
Fulmtondros rulbrue en vintro,
Kaj falos la neĝ' en somero,
Kuniĝos ĉielo kun ter':
Nur tiam finiĝos por ni la afer'."
Elirinte la kablotraman stacion, Olda Fan kun Sufen devis suprengrimpi sekcion da ŝtona ŝtuparo, kruta, mallarĝa kaj zigzaga, antaŭ ol atingi la montosupron. Survoje, Olda Fan eksentis iomete da kapdoloro kaj ripozis momenton. Poste li daŭre ascendis, subtenate de Sufen.
Superba estis la panoramo de la neĝkovrita Udan-montaro. Sur la lazura firmamento leviĝanta estis matena suno, kiu brile disradiis super la senlima montaro. Aparte solenaj kaj imponaj aspektis la ondantaj montoj, kvazaŭ vicoj da kolosaj pilgrimuloj blankvestitaj, en ruĝa ornamo. Olda Fan estis frapita de admiro, kaj senvoĉe diris al la apuda Sufen kaj ankaŭ al la enkora: "Sufen, ni venis, ni vidis ĝin. Aĥ, grandioza, la naturo! Belega, Udan-montaro!" "Jes, vere!" Sufen faris eĥon.
Ĉe forlaso de la montsupro, Olda Fan eksentis kapdoloron pli kaj pli severan, tiom ke malsuprenirante la ŝtuparon li apogis sian kapon sur la ŝultro de Sufen. Antaŭ la enirejo de la kablotrama stacio, Olda Fan svene defalis. Iuj vojaĝantoj volis helpi, sed vagono povis enteni nur du homojn. Sufen ambaŭmane levis kaj dorse portis Oldan Fan. Kun miro, la ĉeestantoj ne povis kredi, ke virino ja estas tiel forta. Envagoniĝinte, Sufen tuj telefonvokis al la centro de medicina helpo, kies ambulanco alvenis rapide.
La filino haste flugis al Udan. La kuracisto diagnozis, ke la tumoro grandiĝis kaj premis la cerban trunkon, perdigante al Olda Fan la konscion. Du metodoj de kuracado estis elekteblaj. Unu, ekscizi la tumoron: La kuracato eble vekiĝos fariĝinte vegetaleca homo, tamen estas naŭdekprocenta ebleco, ke li mortos sur la operacia tablo. La alia, kuraci per medikamentoj, la kuracato apenaŭ restos konscia sed povos transvivi eble kvin monatojn, eble tri monatojn. Post iom da pripenso, la filino elektis la kuracadon per medikamentoj.
Sufen diris al la filino: "Kara filino, vi reiru al Ŝanhajo, ĉar vi devas mastrumi kaj varti la infanojn. Estu trankvila. Mi povas prizorgi vian patron, ĉiutage, dudek kvar horojn. Oni laŭdis min, ke mi, roboto, flegas pli bone eĉ ol flegistinoj."
La filino sin ĵetis en la sinon de Sufen kaj plorvoĉe diris: "Panjo, koran dankon! Mi konfidas al vi paĉjon. Ĉiutage mi videoalvokos por rigardi paĉjon. Kompreneble ĉiun duan semajnon mi alvenos ĉi tien."
Ĉiumatene, dum Olda Fan ricevis injekton, Sufen disaŭdigis delikatan muzikon. Tagmeze ŝi per rulseĝo movis lin al la fenestro por sunumiĝi, kaj ŝi apude legis iun literaturaĵon. Vespere ŝi dissendis iom da televidaj novaĵoj kaj programo kiel se Olda Fan spektus, fine purigis lian korpon kaj lin alivestis.
Pasis kvar monatoj kaj venis la pluvsezono. Olda Fan ankoraŭ estis senkonscia kaj plimalgrasiĝis. Oni opiniis, ke li havos malmultajn tagojn.
Post kelke da pluvtagoj, la suno denove leviĝis. Sufen melankolie voĉis: "Olda Fan, rigardu! La sunradioj estas ankoraŭ serenaj, kaj nek monto solviĝas je cindro, nek sekiĝas la akv' en rivero, nek fulmtondris rulbrue en la pasinta vintro, nun nek falas la neĝ' en somero, nek kuniĝas ĉielo kun ter', kiel domaĝe vi disiĝos de mi?"
Neniu respondo venis de Olda Fan, kiu senmove restis sur la rulseĝo.
Estis tempo por Sufen legi ion. Ŝi demandis duone al si mem kaj duone al Olda Fan: "Kion mi nun legos?" Ŝi pripensis iomete kaj faris decidon: "En tia bela vetero, mi deklamos la sonetaron de Ŝekspiro, ĉu bone?"
Sidante apud Olda Fan kaj tenante ties manon, Sufen komencis per la unua soneto, poste unu post la alia. Kiam ŝi findeklamis la deksepan, ŝi abrupte eksentis, ke la mano de Olda Fan ekmoviĝetas. Kun surprizo, Sufen trovis, ke ankaŭ lia buŝo moviĝetas, per apenaŭ aŭdebla voĉo dirante ion. Ŝi proksimigis sian kapon al la buŝo de Olda Fan. Mirigite ŝi aŭdis, ke Olda Fan estas recitanta: "Ĉu mi komparu vin.. al somertago? Pli bela... estas vi... kaj pli modera..."
Entuziasme, Sufen per milda voĉo recitis kune kun Olda Fan. Fine, la okuloj de Olda Fan malfermiĝis. Sufen tenere brakumis lin, per intima tono voĉante: "Olda Fan, finfine vi vekiĝis!"
Olda Fan en deliro malforte murmuris: "Sufen, mia kara..."
老范与机器人(罗伯特)妻子
莫养圣/译文
老范在失去了妻子后,女儿才十四岁。他独自一人努力维持生计,抚养女儿。有人多次向他提出再婚的建议,但他每次都拒绝,说他永远不会忘记他深爱的已故妻子;而且女儿也不愿意接受任何女人作为她的继母。可是女儿开始上大学后,突然对父亲说,她希望他能有一个新的妻子,希望父亲能再婚。老范明白,女儿是担心他的孤独。他这样安慰女儿:
“我已经习惯了鳏夫的生活,没有孤独感。也许在我退休后,我会考虑再婚。”
退休后,老范有时会头痛。医生诊断出他的大脑中有一个微小的肿瘤。不管是良性还是恶性,他都不愿冒险接受手术,也没有把这件事告诉住在上海的女儿,她已经在那里有了两个孩子。
一天,在一次电话聊天中,女儿再次坚持要他尽快为自己找一个妻子。老范说:“亲爱的,我的心再也容不下别的女人,只有你的妈妈。”
“但是你真的需要一个陪伴,你越来越老了,上海离武当市很远,我不能照顾你。”老范开玩笑地说:“也许,机器人可以陪伴我,是不是?”
“好啊!”女儿高兴地同意了父亲的提议,并继续说:“在上海可以定制一个几乎与真人无异的机器人,它还能做家务。”
“那就按照你母亲的面容和身材定制一个吧。”
女儿愉快地回答:“好的。我马上订制定。事实上,我这里有关于妈妈的照片和视频。”
2019年冬天,一天早上老范收到从上海寄来的包裹,他的好奇心被激发了。拆开包裹后,他愣住了:除了衣服,外貌、发型和身材都与他的已故妻子素芬如出一辙,美丽而优雅。老范不由自主地轻声问道:“苏芬,真的是你吗?”他忍不住抱住她,羞愧地意识到这是一个尚未激活的机器人。按照说明书,老范在机器人的右脚跟处找到了电源按钮。启动后,机器人动了动嘴,说道:“你好!我叫兰苏芬,是老范的机器人(罗伯特)妻子。为了激活我,请说出密码,然后创建您的新密码。”
老范激活了机器人,惊讶地发现她的声音也和妻子很像。
“素芬,我的亲爱的,我……”情感如此强烈,流出了热泪,他不知说什么好。
“你是谁?”机器人问道。
“我是范泽礼,你可以叫我老范。”
“哦,老范,我是兰素芬,你的妻子。”说着,机器人动了动嘴角,仿佛露出了微笑。
老范抱住她,在她耳边低语:“素芬,我的亲爱的……”他抚摸着她的背,感觉她的身体温暖柔软。在她的怀抱里,他甚至愉悦地感受到了她富有弹性的胸部,他的血液在全身沸腾。
“老范,”素芬说,“为了让我更像你的素芬,请告诉我关于她的一切。”
“不必多说。你可以通过阅读她的日记来了解她。从少女时代起,她每天都记录自己的经历。”
“我想现在就读完它们。”素芬提议道。
“读完所有?有十几本呢。”
“我能在很短时间内读完,”素芬解释道,“其实我不是在读,而是用眼睛扫描它们。”
当素芬从在书架上取出日记阅读时,老范便出去买菜,回来后开始在厨房忙碌。当午餐准备好时,素芬已经读完了日记。在老范吃饭时,素芬坐在他对面,说道:“从今天起,我将负责家务:扫地、整理房间、做饭等等。”
“你会做饭?”老范睁大了眼睛看着素芬。
“当然,”素芬回答,“我能做任何你想吃的美味佳肴。就像手机和电脑一样,我从互联网获取知识和信息。”
“我明白了。”
“此外,”素芬补充道,“我从不疲倦,也不需要休息。”
“那你需要电吗?”老范开玩笑地说。
“我通过晒太阳获取能量。当然,在阴天时你需要给我充电。”
“如果你做了所有的家务,那我做什么呢?”
“你有你自己的爱好。你可以打太极拳、写文章、读文学作品。我知道你喜欢读中外古典诗歌。”
“你是从她的日记里了解到的,对吗?”老范微笑着问道,“那么,你知道我最喜欢的外国诗人是谁吗?”
“英国的莎士比亚。以前你经常为妻子朗诵他的十四行诗,尤其是第十八首:
能否把你比作夏日璀璨
你却比夏季更可爱温存
狂风摧残五月花蕊娇妍
夏天匆匆离去毫不停顿
听到这些诗句,老范又惊讶又高兴。他不由自主地和素芬一起朗诵起来:
苍天明眸有时过于灼热
金色面容往往蒙上阴翳
一切优美形象不免褪色
偶然摧折或自然地老去
泪水从他的眼中流出,但朗诵并未停止:
而你如仲夏繁茂不凋谢
秀雅风姿将永远翩翩
死神无法逼你气息奄奄
你将永生与不朽诗篇
只要人能呼吸眼不盲
这诗和你将千秋流芳
老范的内心充满了喜悦和欢乐。仿佛回到了多年前的生活,享受着和妻子的幸福时光。
“叮叮叮……”女儿打来视频电话,想看看机器人。
面对屏幕,素芬温柔地说道:“你好,亲爱的女儿!你好吗?”
另一端的女儿瞪大了眼睛,呆住了。
素芬继续说道:“我记得你的右脚在体育课上扭伤过。从那以后,每到天气不好时,你的脚会有点疼。现在好些了吗?”
听到这些关心的话语,女儿激动地大声喊道:“妈妈……”眼泪顺着脸颊流了下来。
老范还有另一个爱好:旅游。作为教师,他和妻子每年都有寒暑假,他们享受着参观各种景点的时光。然而,1999年,妻子被诊断出癌症,两年后便去世了。自那以后,老范再也没有出过游。
2020年1月,新冠疫情爆发。人们被迫待在家里。出乎意料的是,疫情持续了三年。多亏了他的机器人妻子的愉快陪伴,老范在那段艰难的时光里没有感到孤独,甚至头痛也几乎不再困扰他。
2023年冬天,一场猛烈的暴风雪连续下了一个星期,地上积了厚厚的雪。老范想起妻子有一个愿望:和他一起观赏武当山脉被雪覆盖的美景。他决定实现这个愿望,带着他的机器人妻子。
公共汽车在半山腰停了下来。然后他们乘缆车前往。
上次来到武当山时,还是学生的时候,山上还没有缆车。那天,整个山脉被漂浮的云雾覆盖,他们手拉手沿着蜿蜒的小路向上爬,边走边聊边打闹。到达山顶后,他们看到了金色的水神宫。在他们的眼前,太阳在天空中闪耀,脚下是波涛汹涌的乳白色云海。如画的风景令他们心旷神怡,他们紧紧地拥抱在一起,他给了她第一个吻。
“你真的爱我吗?”她羞涩地问道。
“是的,真的。”他严肃地回答。
“有多久?”她又问。
“直到永远,直到……”他有点着急地发誓:“我请求水神为我作证。现在,我在这里用古老的民歌汉乐府向你表白我的爱:
我欲与君知
长命无绝衰
山无陵,江水为竭
冬雷震震,夏雨雪
天地合,乃敢与君绝
从缆车站出来后,老范和素芬不得不沿着一段陡峭、狭窄、曲折的石阶向上爬,才能到达山顶。途中,老范感到有些头痛,休息了一会儿。然后在素芬的搀扶下继续攀登。
武当山被雪覆盖的壮丽景色令人惊叹。在湛蓝的天空中,初升的太阳灿烂地照耀着无边的山脉。起伏的山峦显得格外庄严雄伟,仿佛一行行身着白衣、红装的巨人朝圣者。老范被深深折服,他默默对身旁的素芬从内心说道:“素芬,我们来了,我们看到了。啊,伟大的大自然!美丽,武当山!”“是的,真的!”素芬附和道。
在下山时,老范的头痛越来越厉害,以至于在下石阶时,他把头靠在素芬的肩上。在缆车站入口前,老范昏倒了。一些游客想帮忙,但缆车只能容纳两个人。素芬双手把老范抱起来,背着他上了缆车。在场的人都惊讶得不敢相信,一个女人竟然如此强壮。上车后,素芬立即拨打了急救中心的电话,救护车迅速赶到。
女儿急忙飞往武当当市。医生诊断肿瘤增大,压迫了脑干,导致老范失去意识。有两种治疗方案可供选择。一种是切除肿瘤:患者可能会成为植物人,但有90%的可能性会在手术台上死亡。另一种是药物治疗,患者几乎不会恢复意识,但可能还能活五个月,也可能三个月。经过一番思考,女儿选择了药物治疗。
素芬对女儿说:“亲爱的,你回上海吧,你需要照顾孩子和家庭。放心吧。我能24小时照顾你父亲。人们都说我这个机器人甚至比护士照顾得还好。”
女儿扑进素芬的怀里,哭着说:“妈妈,太感谢了!我把爸爸交给你了。我会每天视频通话来看爸爸。当然,每两周我会来这里一次。”
每天早晨,老范打针时,苏芬会播放轻柔的音乐。中午,她用轮椅推着他到窗边晒太阳,并在旁边读文学作品。晚上,她播放一些电视新闻和节目,仿佛老范在观看,最后帮他清洁身体,给他换衣服。
四个月过去了,雨季来临。老范仍然昏迷不醒,日渐消瘦。人们认为他时日无多。
经过几场雨后,太阳再次升起。素芬忧伤地说:“老范,看哪!阳光依旧明媚,山没有化为灰烬,河水没有干涸,去年冬天也没有冬雷滚滚,现在也没有夏天下雪,天地也没有相接,可你却要和我分离,真是遗憾啊?”
老范没有回应,一动不动地躺在轮椅上。
素芬该读书了。她半是自言自语半是对老范说:“我现在该读什么呢?”她思考了一会儿,做出了决定:“在这么美好的天气里,我来朗诵莎士比亚的十四行诗,好吗?”
坐在老范旁边,握着他的手,素芬从第一首开始,一首接一首地朗诵。当她朗诵到第十八首时,她突然感觉到老范的手动了一下。素芬惊讶地发现他的嘴也在动,用微弱的声音说着什么。她把头凑近老范的嘴,惊奇地听到老范在背诵:“我可以把你比作……夏日吗?你比……它更美……更温和……”
素芬轻声附和着,和老范一起朗诵。最后,老范的眼睛睁开了。素芬温柔地抱住他,轻声说道:“老范,你终于醒了!”
老范在迷糊中虚弱地低语:“素芬,我的亲爱的……”
分享到:

