协会动态
+ 查看更多
Ekzercado Efika por Santeni Vian“Vivradikon”(Ⅲ)+ 查看更多
Ekzercado Efika por Santeni Vian“Vivradikon”(Ⅲ)
+ 查看更多
发布日期:2024-11-25 15:05
2016年,中华全国世界语协会医学委员会成立,标志着世界语与医学领域的深度融合,为国际传播开辟了一条独特的路径。该委员会由医学工作者组成,它不仅承载着推动世界语在医学领域广泛应用的使命,更肩负着向国际世界语界介绍中医和中药的重任。作为医学委员会负责人,王迪生先生有深厚的中医学工作背景,把世界语与中医药学研究紧密结合,在国际医学世界语界有一定影响力,我们将刊登他在此方面的研究成果,供广大世界语者学习。
Ekzercado Efika por Santeni Vian“Vivradikon”(Ⅲ)
健身活动能保健您的生命之根(三)
本文将健身活动简单分为“局部健身活动”与“全身健身活动”以便于分类简介。
“局部健身活动”推荐了脚跟七步颠、脚尖站立或行走、提肛、鸣天鼓、腹式呼吸等健身活动或方式。这些健身活动只限于身体局部:腰腹部或足部等。在腰腹部有与肾相关的重要穴位如命门穴、肾俞穴(腰部),关元穴、气海穴、丹田穴(腹部);在足部有肾经的重要穴位:涌泉穴、然谷穴、水泉穴、大钟穴、照海穴等。 对每一局部健身活动,本文均从“动作方式”与“有效机制”两部分内容展开探讨。
在“动作方式”部分,有些健身活动的动作或方式其定义不尽相同,解读也不尽相同,因此本文只能从其共同的基本动作出发,重点考察它们在人体的发力部位或作用点,并由此探讨与补肾强身的关联性。在“有效机制”部分,我们采用下面这一思路探讨其补肾强身的功效与机制:发力部位或作用点--促使局部肌肉组织收缩--刺激其中的肾经穴位等---激发经气---补肾强身。

与全身健身活动相比,局部健身活动具有“聚焦”的特点,因而作用更集中,补益效能也较高。由于该类健身活动涉及到的躯体部位比较单一,其功效机制的分析也比较简单。
此外,该类健身活动更具有中医的养生、健身特点:中医经络学说是其有效性的理论基础,如对“鸣天鼓”、“提肛”的补肾健身的认识是现代医学所不能认知或接受的。因此中医理论及其经络学说为人们的健康与疾病防治积累了宝贵知识与经验,我们应珍惜和利用好。
Supren-streĉi piedantaŭaĵojn (Supren-streĉado de la piedantaŭaĵoj).
勾脚尖
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Sidante aŭ kuŝante kun la etendataj kruroj, streĉi la piedantaŭaĵojn supren ( alabdomene ) laŭeble kaj teni la pozon kelkajn sekundojn.Malstreĉinte la piedantaŭaĵojn, fari tiel ree .
Oni povas fari tiel 20-50 rondirojn en ĉiu fojo, 1-2 fojojn en ĉiu tago.
Efiko kaj efikmekanismo
Tiu ekzercado povas sufiĉe stimuli ren-ĝin-kanalojn(肾经) kun aliaj ĝin-kanaloj (经络)en la piedoj kaj aktivigi ilian ĝin-ci-on (经气)kaj funkcion.
En la plando kaj ĉirkaŭo de la internaflanka maleolo troviĝas la gravaj akupunktoj de ren-ĝin-kanalo,yongquan(涌泉穴), rangu(然谷穴), shuiquan(水泉穴), dazhong(大钟穴), zhaohai(照海穴), fuliu(复溜穴)ktp..
Precipe la akupunktoyongquanestas put-akupunkto (井穴),kiu signifas, ke ĝin-ci-o de ren-ĝin-kanalo fontas el tiu akupunkto kaj iras supren laŭ la gamboj ktp. ĝis la renoj.
Se ĝin-ci-oel la put-akupunkto (井穴) torentas, ĝin-ci-o de ren-ĝin-kanalo certe estas abunda kaj vigla, kio indikas bonajn kaj fortajn funkciojn de la ĝin-kanalo kun la renoj.
Krome tiu ekzercado povas streĉi kaj malstreĉi la muskolojn, tendenojn kaj sangujojn de la plandoj kaj kruroj, kio ankaŭ akcelas ci-sangan cirkuladon en ili kaj vigligas ilin.
Do supren-streĉado de piedantaŭaĵoj estas pli simpla, konvena kaj efika por santeni kaj tonikumi la renojn, speciale taŭga al la maljunulo aŭ nefortulo .
Kun bona persisto, oni povas akiri la bonan efikon.
Aliflanke tiu ekzercado povas ankaŭ moderigi muskolan atrofion de la kruroj,asiste kuracante iujn kronikajn malsanojn rilate la muskolon kaj oston de la kruroj.
Perpiedpinte staradi aŭ iradi. ( perpiedpinta starado aŭ irado)
足尖站立或行走

Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵoj aǔ movserioj ktp.)
Staradi aŭ iradi piedpinte, laŭeble streĉante la muskolojn de la piedoj kaj kruroj.
Tiu agmaniero ŝajnas esti inversa al tiu de la ekzerco “ supren-streĉado de piedantaŭaĵoj”, tamen ili havas la similajn efikmekanismojn por santeni aŭ tonikumi la renojn.
Efiko kaj efikmekanismo
Dum ekzercado oni devas sufiĉe streĉi la muskolojn, tendenojn kaj sangujojn de la plandoj kaj kruroj, kio povas ankaŭ vigligi ren-ĝin-kanalojn (肾经)kun aliaj ĝin-kanaloj tieaj, aktivigante ilian ĝin-ci-on (经气)kaj funkcion.
En la plandoj kaj la kruroj troviĝas la gravaj akupunktoj de ren-ĝin-kanaloj :yongquan(涌泉穴), rangu(然谷穴), shuiquan(水泉穴), dazhong(大钟穴), zhaohai(照海穴), fuliu(复溜穴)ktp..
La akupunktoyongquanestas grava akupunkto kiel la supremenciitaj, ke se bonece stimulate, ĝi povas funkciigiren-ĝin-kanalon vigle kaj energie, kio povas santeni kaj plifortigi la renojn plibone.
Tiu ekzerco povas rekte kaj fokusestimuli la akupunkton yongquan.
Aliflanke tiu ekzercado povas ankaŭ moderigi muskolan atrofion de la kruroj.
Tamen oni devas zorgi sekurecon dum ekzercado: eviti falon aŭ difekti la piedojn pro korpopezo.
Oni povus apogi sin mem al iu apogilo.
Supren-streĉi la kalkanojn. (Supren-streĉado de la kalkanoj)
提脚跟
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Starante aŭ kuŝante, ekzercanto devas laŭeble streĉi siajn kalkanojn supren ( aldorse) kaj teni tiun pozon kelkajn sekundojn. Malstreĉinte la kalkanojn, oni povas fari tiel ree .
Oni povas fari tiel 30-50 rondirojn en ĉiu fojo, 1-2 fojojn en ĉiu tago.
Tiu agmaniero estas simila al tiu de la ekzerco “la perpiedpinta starado aŭ irado”, kun la sama efikmekanismo por santeni aŭ tonikumi la renojn.
Efiko kaj efikmekanismo
Dum ekzercado oni devas sufiĉe streĉi supren tieajn muskolojn de la plandoj kaj la kruroj, kaj tio certe vigligas ren-ĝin-kanalojn(肾经)kun aliaj ĝin-kanaloj (经络),aktivigante ilian ĝin-ci-on(经气)kaj funkcion.
En la plandoj kaj la kruroj troviĝas la gravaj akupunktoj deren-ĝin-kanaloj :yongquan(涌泉穴), rangu(然谷穴), shuiquan(水泉穴), dazhong(大钟穴), zhaohai(照海穴), fuliu(复溜穴)ktp..
La ekzerco povas ankaŭ intense stimuli yongquan(涌泉穴), la gravan akupunkton de ren-ĝin-kanalo.
Aliflanke tiu ekzercado povas ankaŭ moderigi muskolan atrofion de la kruroj, asiste kuracante iujn kronikajn malsanojn rilate la muskolon kaj oston de la kruroj.
Tamen se oni adoptas la star-modelon, ili devas zorgi la sekurecon dum ekzercado:eviti falon aŭ difekton de la piedoj pro korpopezo.
Oni povus apogi sin mem al iu apogilo.
Supren-streĉi la piedantaŭaĵojn kaj kalkanojn.
(Supren-streĉado de la piedantaŭaĵoj kaj aldorse-streĉado de la kalkanoj)
勾脚尖与提脚跟

Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Sidante aŭ kuŝante, ekzercanto devas laŭeble streĉi supren ( alabdomene) siajn piedantaŭaĵoj, tenante tian pozon kelkajn sekundojn kaj malstreĉante la piedantaŭaĵojn, kaj poste laŭeble streĉi siajn kalkanojn supren (aldorse ) kaj teni tian pozon kelkajn sekundojn (antaŭ malstreĉi la kalkanojn).
Tio estas la tuta rondiro de la ekzerco.
Oni povas fari tiel 20-30 rondirojn sinsekve en ĉiu fojo, 1-2 fojojn en ĉiu tago.
Se oni komparas la supremenciitajn ekzercojn, oni povas percepti ke tiu ekzerco estas la kombino de la du ekzercoj “supren-streĉado de la piedantaŭaĵoj” kaj “supren-streĉado de la kalkanoj ”.
La movoj en la antaŭa duono de tiu ekzerco estas samaj al tiuj de “supren-streĉado de la piedantaŭaĵoj”kaj la movoj en la posta duono estas samaj al tiuj de “supren-streĉado de la kalkanoj ”.
Do por akiri la bonan efikon, la ekzercanto de “supren-streĉado de la piedantaŭaĵoj kaj kalkanoj” devas sekvi la koncernajn postulojn dum la diferencaj procesoj,kiuj jam estas klare difinitaj kiel la supremenciitaj.
Efiko kaj efikmekanismo
La movoj kaj movmanieroj de tiu ekzerco konsistas el tiuj de la du supremenciitaj ekzercoj kaj ĝia efiko kaj efikmekanismo nature estas analogaj al tiuj de la du ekzercoj.
Dum ekzercado oni devas sufiĉe streĉi kaj malstreĉi la muskolojn, tendenojn kaj ĝin-kanalojn de la tutaj plandoj kaj kruroj.
En la plandoj kaj kruroj ekzistas la gravaj akupunktoj deren-ĝin-kanaloj ,kiella supremenciitaj, kiuj povas esti fokuse stimulataj kaj aktivigataj dum ekzercado, kio povas bone vigligi la renojn.
Aliflanke tiu ekzercado povas ankaŭ moderigi muskolan atrofion de la kruroj,asiste kuracante iujn kronikajn malsanojn rilate la muskolon kaj oston de la kruroj.
Perkalkane frapeti la grundon sepfojojn
(“perkalkana grundofrapetado sepfoja ).
脚跟七颠(背后七颠)
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Tiu ekzercado konsistas el la du ĉefaj movoj:
supren-streĉado de la kalkanoj kaj grund-frapetado perkalkana.
Rekte starante, laŭeble levi kalkanojn posten-supren, tenante tiun pozon kelkajn sekundojn kaj poste iomforte frapeti la grundon per la kalkanoj , estigante ian skueton al la korpo.
Fari tiujn movojn ritme sinsekve sep rondirojn en ĉiu fojo, kelkajn fojojn en ĉiu tago.
Efiko kaj efikmekanismo
Kiel oni konas, ke en la piedoj kaj kruroj ekzistas la gravaj akupunktoj deren-ĝin-kanaloj : yongquan, taixi,zhaohai, rangu, shuiquan,dazhong, fuliu ktp..
Dum movado (levi kalkanojn posten-supren kaj frapeti la grundon per ili), ekzercanto devas sufiĉe streĉi kaj malstreĉi la muskolojn de la plandoj kaj kruroj, kio generas la stimulon kaj vigligon al ren-ĝin-kanalojkaj iliaj akupunktoj.
Kiel la put-akupunkto (井穴), yongquan(涌泉穴) kun la aliaj akupunktoj tieaj ankoraŭ ludas la gravan rolon dum ekzercado kiel la supremenciitaj.
En la piedoj kaj kruroj, ekzistas la aliaj ĝin-kanaloj (经络): hepat-ĝin-kanaloj(肝经),lien-ĝin-kanaloj(脾经)ktp., kiujn povas ankaŭ vigligi la ekzerco.
Plue tiu frapetado kontraŭ la grundo povas estigi mildan skueton al supre, kiu pasas laŭ la gamboj kaj dorso ĝis la kapo.
Unue tiu skueto rekte vekas du-ĝin-kanalon (督脉), kiu dominas ankaŭ jang-ci-onde la tutkorpo, kio utilas ankaŭ por fortigijang-ci-onde la renoj .
Due tiu skueto elvokas mildan masaĝon al la internaĵoj,santenante ilin.
Trie tiu skueto povas faciligi animstaton kaj mildigi intensan emocion, kio povas moderigi la daŭrestreĉatan glatfibran muskolon de sangujo(血管平滑肌), kio utilas por preventi deprimon kaj ventofrapon (中风).
Do tiu ekzercado estas aprobita kaj rekomendita de majstraj kuracistoj en la historio de TĈM.
En la komenca periododelaOkcidenta Han Dinastio (a.K. 206- p.K. 24), aperis unu libro, kiu jam notis tiun metodon. En la alia libro antikva, notiĝis tiu metodo ankaŭ .
La fama ekzerco deTĈM ,“laok silkŝajnaj movserioj”(八段锦), furorante en Ĉinio ĉ.800 jarojn, entenas la similajn movojn, kiuj nomiĝas kiel “eldorsaj sepfojaj skuoj elpelantaj diversajn malsanojn”.
Do tiu ekzercado estas efika, simpla kaj konvena por ordinaraj homoj.
Se oni faras la ekzerconjela5-a-- 7-a horoj postatagmeze, ili povas akiri pli bonan efikon, ĉar tiam estas por “deĵuro” de ren-ĝin-kanalojlaŭ TĈM-a teorio .Alivorte laren-ĝin-kanaloj tiam estas en la plej aktiva funkcistato.
Tamen oni devas zorgi la sekurecon dum ekzercado : eviti falon aŭ difekton de la piedoj pro korpopezo.
Katpaŝe iradi (paŝadi).
走猫步
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Katpaŝe paŝadi kiel la manekeno.
Eble oni diras,ke la katpaŝa paŝado estas la paŝpozo aŭ paŝmaniero unika por la manekeno. Jes, tiu paŝado nun furoras en la mondo sekve de prospero de montrado de laŭmodaj vestoj. Tamen en ĉinaj tradiciaj ekzercoj ,kiel tajĝiĉuano ktp.,troviĝas tiu paŝpozo aŭ paŝmaniero, kiu povas teni iradon aŭ movadon de la ekzercanto pli stabila kaj fleksiĝema kaj tiamaniere plifortigi la ekzercanton.
Por intuicie kaj figure montri tiun ekzercon, la manekeno estas menciata kiel la modelo.
La ekzercanto iradas kiel la manekeno paŝadas (katpaŝe sur scenejo por montri laŭmodajn vestojn ktp.).
Kial katpaŝa irado povas fariĝi unu ekzercometodo por santeni la renojn?
Efiko kaj efikmekanismo
Katpaŝa irado unuflanke faras la ekzercanton streĉi kaj malstreĉi la muskolojn de la pugo kaj perineo por iuamplitude turnadi sian pugon, kaj tio povas rekte kunpremi kaj froti la perineon.
En la perineo troviĝas la akupunkto huiyin(RN1,会阴),kiu apartenas al renmai-ĝin-kanalo (任脉) kaj estas la interflua punkto kun du-ĝin-kanalo(督脉).
Ambaŭ ĝin-kanaloj havas intimajn rilatojn kun la renoj kaj iliaj funkcioj kiel la supremenciitaj.
Kunpremi la perineon kaj racie stimuli la akupunkton huiyin utilas por santeni kaj vigligi funkciojn deren-ĝin-kanaloj , kaj ankaŭ utilas por santeni generkapablon kaj “zheng-ci-on”de la korpo (正气).
Aliflanke katpaŝa irado postulas al la ekzercanto turnadi iuamplitude sian talion,streĉante kaj malstreĉante tieajn muskolojn,kaj tio povas stimuli la akupunktojn guanyuan,qihai sur la abdomeno kaj la akupunkton mingmen ktp. sur la lumbo, kio plue santenas kaj vigligas la renojn.
Krome katpaŝa irado ankaŭ tenas la muskolojn de la gamboj strecataj, kio povas ankaŭ vigligi ci-sangancirkuladon deren-ĝin-kanalojkaj aliajĝin-kanaloj,kio sekve utilas sanigon de la renoj kaj aliaj zangfu-organoj .
Kompreneble tiu ekzerco ankoraŭ utilas por bonigi animstaton, santeni urin-sekrecian sistemon, kaj preventi hemoroidojn.
Alsupre konstrikti la anuson kun la perineo .
提肛
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Rekte starante kun la du piedoj vertikalaj al la ŝultroj (aŭ kuŝante kun la genuoj iomfleksataj), kontrahi la pugmuskolon kaj konstrikti supren la anuson kunla perineo, tenante la kontrahadon kaj konstriktadon kelkajn sekundojn.
Malstreĉinte lante la kontrahadon kaj konstriktadon,fari tiamaniere 5 -10 rondirojn en ĉiu fojo, kelkajn fojojn en ĉiu tago.
Fakte konstriktante supren la anuson kunla perineo, oni ne povas ne samtempe kontrahi la abdomenmuskolon internen.
Efiko kaj efikmekanismo
TĈM opinias ke konstrikti supren la anuson kunla perineo povas konservi kaj vigligiorigin-ci-on(元气)de homkorpo.
En la perineo troviĝas abundaj sangujoj kaj nervoj kun la akupunktohuiyin (RN1,会阴), kiu havas la intimajn rilatojn kun renmai-ĝin-kanalo(任脉)kaj du-ĝin-kanalo(督脉)kiel la supremenciitaj.
Tiuj ĝin-kanaloj havas la intimajn rilatojn kun la renoj kaj iliaj funkcioj.
Krome konstriktado de la anuso konekse streĉas la malsuprabdomenan muskolon kaj lumban muskolon, kio povas aktivigi kaj vigligi la aliajn akupunktojn de renmai-ĝin-kanalo kajdu-ĝin-kanalo ĉe la malsuprabdomeno kaj lumbo, mingmen(命门穴), guanyuan(关元穴),qihai(气海穴) ktp., kiuj havas la intimajn rilatojn kun la renoj.
Speciale la akupunkto mingmen (命门穴)lokaliziĝas en du-ĝin-kanalo je la lumbo proksime al la renoj, kiu laǔnome havas la analogajn rolojn de la “vitalpordo”en TĈM.
La“vitalpordo” signifas la pordon al la vivo(aǔ de la vivo),kiu mastras aǔ dominas vivadon de la homkorpo.
TĈM opinias, ke la“vitalpordo”estas intime rilata al la renoj kaj ankaǔ mastras la “vital-fajron” de la tuta korpo, ren-jang-on.(肾阳)
Aliflankeren-jang-o estas la origino de la tutkorpa jang-o.
Do la akupunkto mingmen kaj ren-ĝin-kanalo interprofitas kaj kune dominas la tutkorpan jang-on.
La tutkorpa jang-o signifas funkcistatoj de zangfu-organoj kaj histoj kaj vitalfortecon de homkorpo, ekz. seksfunkcion kaj generkapablon ktp..
La akupunkto qihai(气海穴)estas unu saniga akupunkto grava en renmai-ĝin-kanalo, kiu funkcias por plenigi la tutkorpan origin-ci-on(元气), fortigante seksfunkcion, generkapablon kaj digestofunkcion ktp..
La origin-ci-o”estas la fonto aŭ origino de la tutkorpa ci-o kaj posedas la gravajn funkciojn santeni kaj plifortigi homkorpon,kiel varmigi , ekfunkciigi, vigligi, adstringi kaj gardi ktp..
Tiu ekzercado ankaŭ havas la aliajn sanigefikojn: moderigi kaj preventi rektumoptozon(脱肛)kaj uteroptozon (子宫下垂), posturinan gutadon(小便淋沥)kaj anusmalsanojn kiel hemoroidojn ktp..
Oni povas ankaŭ konstrikti la anuson en sidmaniero.
Oni povas akiri bonan efikon, se ili faras tiel dum la malplena abdomeno.
Bati la ĉielan tamburon.
鸣天鼓
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Kovri kaj premi iomforte la orelojn per la polmoj, surmetante la fingrojn (sen la dikaj fingroj) de la du manoj simetrie sur la okcipito (枕骨).
Interkovri la montrofingrojn sur la mezfingroj .
Premi iomforte la mezfingrojn per la montrofingroj kaj oportune elglitigi la montrofingrojn (el la mezfingroj) al la okcipito,frapetante ĝin ( per la montrofingroj) kaj estigante klaran tremeton al la okcipito kiel batante la “ĉielan tamburon”.
Komence la montrofingro de la maldekstra (aŭ dekstra) mano ritme frapetas la okcipiton tiamaniere 24 fojojn kaj laŭvice la montrofingro de la dekstra (aŭ maldekstra) mano ritme frapetas tiel la okcipiton 24 fojojn.
Finfine la montrofingroj de la du manoj samtempe kaj ritme frapetas la okcipiton 48 fojojn.
La agmaniero de tiu ekzerco estas simpla.
Kial “bati la ĉielan tamburon ” povas santeni kaj tonikumi la renojn?
Efiko kaj efikmekanismo
La renoj aperturiĝas ĉe la oreloj(肾开窍于耳), ĉar ĉiu zang-organo respektive havas sian aperturon ĉe koncerna sensorgano laŭ TĈM.
La vorto “aperturiĝi” esprimas unu rektan kaj intiman koneksecon inter ĉiu zang-organo kaj koncerna sensorgano, kiel la koro kun la lango, la hepato kun la okuloj, la pulmoj kun la nozo, la lieno kun la lipoj, la renoj kun la oreloj.
Konkretdire ĉiu zang-organo intime rilatas al sia responda sensorgano tiel, kiel ili implikas unu la alian kaj profitas unu el la alia, ke bonece stimuli unu utilas santeni la alian.
La renoj kaj la oreloj rilatas tiel ,kio estas la teoribazo por tiu ekzerco santeni kaj tonikumi la renojn.
Kompreneble saneco de la renoj iam reflektiĝas ĉe la oreloj .
Kompreneble saneco de la renoj iam reflektiĝas ĉe la oreloj .
Aliflanke sekve de seniliĝo, nemalmultaj maljunloj suferas el orelzumado, surdeteco aŭ surdeco.
Kial?
TĈM opinias, ke ren-astenio estas la ĉefa kaj grava endogena faktoro de seniliĝo kun la signoj de velkiĝa aspekto kaj korpo, hipofunkciiĝode zangfu-organoj kaj histoj, antimalsaneca senpotenciĝo ktp..
Krome “bati la ĉielan tamburon” povas ankaŭ utili por refreŝigi animstaton, mildigi sendormecon, orelzumadon aŭ vertiĝon.
Fakte oni povas ankaŭ knedi aŭ froti la orelojn per la fingroj por santeni korpon kun la renoj ktp., ĉar la orelo estas unu holografia bildo pri la korpo ,al kio la akupunkturio de TĈM jam konvinke demonstris ĝian efikon kaj efikmekanismon per abundaj spertoj klinikaj kaj medicinaj literaturoj.
Samtiele se oni faras la ekzercondumla5-a-- 7-a horoj postatagmeze , ili povas akiri la pli bonan efikon, ĉar la tempo estas por ren-ĝin-kanaloj“deĵuri”(肾经当值)laŭ TĈM .Alivorte ren-ĝin-kanaloj tiam estas en la plej vigla funkcistato kaj pli facile akceptas bonecan stimulon.
Perabdomene spiradi (Perabdomena spirado).
腹式呼吸
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Sidante aǔ starante kun la malstreĉata korpo, fari perabdomenan spiradon .
Kiam oni faras profundan enspiron, ili senescepte faras sian abdomenon partopreni en la enspiro, ke ilia abdomeno neeviteble iom pufiĝas kun malreduktataj aervolumeno kaj aeropremo en la toraka kaj abdomena kavoj.
Tiam la malreduktataj volumeno kaj premo puŝas la diafragmon moviĝi malsupren, kaj tio konsekvence kunpremas kelkajn internaĵojn ankaŭ al malsupre, rezultigante la abdomenan pufiĝon kun la streĉataj abdomenmuskolo kaj lumbomuskolo .
Kiam oni faras elspiron, ili devas laŭeble kontrahi sian abdomenmuskolon kaj lumbomuskolon kunsupren-konstriktado de la anuso: tio faras la diafragmon returniĝi supren pli alte, kio kompreneble utilas elspiri pli multan restaeron en la toraka kavo.
Efiko kaj efikmekanismo
Dum tiu proceso, la muskoloj streĉiĝas kaj malstreĉiĝas, kaj tio kunpremas kaj stimulas la gravajn akupunktojn en la abdomeno kaj lumbo,guanyuan (关元), qihai(气海), mingmen (命门)ktp., vigligante ilian ĝin-ci-on (经气)kaj santenante la renojn kiel la supremenciitaj.
Dum tiu proceso, la anuso estas samtempe konstriktata supren, kaj tio kunpremas la perineon, kie troviĝas la akupunkto huiyin ( RN1,会阴),kiu havas intimajn rilatojn kun renmai-ĝin-kanalo (任脉)kaj du-ĝin-kanalo(督脉),intime rilate al la renoj.
Sekve de la almalsupr-kaj-alsupra movado de la diafragmo dum enspiro kaj elspiro de aero, la internaĵoj de la ekzercanto estas milde masaĝataj, kio estas boneca sanigo.
Se oni faras tiel enspiron kaj elspiron profunde kaj egale, ili povas akiri pli bonan efikon.
Ekzerci la lumbon kaj abdomenon.
锻炼腰腹
Agmaniero ( pozoj, movoj , movlertaĵojaǔ movserioj ktp.)
Starante rekte aŭ sidante, lante fleksi (alantaǔe) la talion kaj lante returni ĝin, laŭeble streĉante la muskolojn ĉe la lumbo, abdomeno kaj dorso ktp.kaj poste malstreĉante ilin.
Aŭ starante rekte aŭ sidante, lante turnadi la talion dekstren kaj maldekstren, laŭeble streĉante la muskolojn ĉe la lumbo, abdomeno kaj dorso ktp.kaj poste malstreĉante ilin.
Aŭ starante rekte aŭ sidante, lante fleksi (alantaǔe) kaj samtempe turni la talion dekstren (aŭ maldekstren), kaj returni ĝin, laŭeble streĉante la muskolojn ĉe la lumbo, abdomeno kaj dorso ktp.kaj poste malstreĉante ilin.Sinsekve fleksi kaj samtempe turni la talion maldekstren (aŭ dekstren) , laŭeble streĉante la muskolojn ĉe la lumbo, abdomeno kaj dorso ktp.kaj poste malstreĉante ilin.
La tria agmaniero estas la kombino de la unua kaj dua kun plia lacigo kaj plibona efikeco.
La fleksa kaj turna anguloj estas definotaj laŭ stabileco aŭ tolereco de la ekzercanto.
Oni povas fari tiel 10-30 rondirojn en ĉiu fojo, 1-2 fojojn en ĉiu tago.
Fleksado kaj turnado de la talio povas akiri realan efikojn santeni la renojn.
Tamen oni devas eviti troan tiretendon de la muskoloj kaj spino kaj eviti iliajn difektojn.
Efiko kaj efikmekanismo
Kiel la supremenciitaj, ĉe la abdomeno, lumbo kaj perineo troviĝas la gravaj akupunktoj de renmai-ĝin-kanalo(任脉),du-ĝin-kanalo (督脉)kajurin-vezik-ĝin-kanaloj(膀胱经), kielhuiyin,guanyuan, qihai, mingmen, shenshu ktp..
Do tiu ekzercado havas la realan efikon santeni kaj tonikumi la renojn kun la tuta korpo.
La akupunkto mingmen(命门穴)laŭvorte signifas la “vitalpordon”(命门),kiu mastras aǔ dominas “vitalfajron” de la korpo, kiu havas intimajn rilatojn kun la tutkorpa jang-o, provizante al la korpo primaran movenergion laǔ TĈM.
Krome la“vitalpordo”ankaǔ funkcias por rezervi“origin-ci-on”(元气), kiu intime rilatas al kreskado, generado, santenado, antisenileco kaj vivlongeco de la homkorpo.
En la abdomeno, la akupunktoj guanyuan (关元穴 ) kaj qihai (气海穴) ktp. ankaǔ havas intiman kaj rektan rilaton kun la “origin-ci-o”.
Kio estas la “origin-ci-o”(元气)?
La “origin-ci-o”estas delikata vitalkvintesenco konservata en la renoj, kiu transformiĝis el la kunnaskita kaj postnaskita vitalesencoj, kaj ludas la gravajn rolojn kiel la supremenciitaj.
La “origin-ci-o” ŝajnas havi iun “misteran” forton aŭ funkcion en la tradicia ĉina kulturo.
Taoistaj pastroj(道士)utiligas tiujn akupunktojn por tonikumi la “origin-ci-on”kaj santeni kaj longvivigi sin mem .Ili havas tradiciajn ekzerclertaĵojn aŭ ekzercmanierojn hereditajn de generacio al generacio.
Multaj uŝu-skoloj (武术流派)utiligas tiujn akupunktojn por tonikumi la “origin-ci-on” kaj malredukti sian forton (speciale internan povon, endogenan potencon) aŭ potencigi sian luksokapablon.
Ili ankaŭ havas proprajn ekzerclertaĵojn aŭ ekzercmanierojn hereditajn de generacio al generacio.
Taoistaj pastrojkaj uŝu-skoloj rutine nomis la zoneton ĉirkaŭ la akupunktoj guanyuan (关元穴),qihai ktp (en la malsupraparta abdomeno) kiel “ (malsupran) dantian”(丹田).
La nocio, (malsupra) dantian (丹田) okupis la kernan pozicion kaj ludis la gravan rolon en ilia doktrin- teorio.
Kian rilaton kun la renoj kavas la “origin-ci-o”?
La renoj estas radikoj de la “origin-ci-o” laǔ TĈM.
TĈM, taoismo, uŝuo tute apartenas al la tradicia ĉina kulturo kaj ili interpenetras, interkovriĝas kaj intime interkomunikiĝas, sed la teorio de TĈM ludas gravajn rolojn inter ili, enirinte en ilian skol-doktrinon kaj helpante ilian ekzercadon kaj praktikadon.
Tiuj ekzemploj demonstras al ni, ke ekzerci la lumbon kaj abdomenon povas efike santeni kaj plifortigi la korpon kun la renoj .
Tiu ekzercado havas la pli vastajn efikojn, ke ĉiu movo povas samtempe stimuli la variajn akupunktojn gravajn, simultane plenumante la efikojn, ke ĉiu movo oportune kunpremas kaj masaĝas la internaĵojn milde, samtempe santenante plurajn zangfu-organojn, special bonigante seksfunkcion, urinadon kaj fekadon ktp..
Tiu ekzercado havas la bonan taŭgecon kaj oportunecon, ke diversaj homoj kun diversa aĝo aŭ forteco povas tute fari laŭ sia kapablo.Pro tiuj avantaĝoj, ordinaraj personoj kaj fakuloj tute atentas kaj ŝatas tiun ekzercadon.
Kompreneble ekzercantoj kun la dika talio devas pli peni por akiri la efikojn, ĉar la dika grashisto povas redukti kaj eĉ bari stimulon generatan dum ekzercado, kiel la akupunkturisto devas apliki pli longan pinglon kun plia forto por efike piki akupunktojn de tiu malsanulo.
La supremenciitaj ekzercoj estas analogaj al tiu ekzerco, kiel “perabdomena spirado” , ”femurkaŭrado”aŭ”vizaĝ-supren-kuŝiĝo kaj bust-rektiĝo” ktp..
Fakte ekzistas la multaj ekzercmetodoj aliaj por ekzerci la lumbon kaj abdomenon, kiujn oni povas selekti laŭ sia kapablo kaj sanigcelo.
分享到: