世界语万花筒

Penseroj de Rimedo 1

发布日期:2025-08-22 10:09

Verkis Rimedo

Nun, estas 14-a de aŭgusto 2025. Mi ne scias, kial mi revivigas la ideon uzi Esperanton por registri mian vivon. Ĉi tiu problemo verŝajne klarigeblas per tio, kion mi ĵus faris. Apenaŭ mi esti obsedita pri instalado de la enigometodo en Esperanto. Kredeble, mi pensas, ke tiu ĉi faro havas plenan ceremonian senton. Kiam ajn mi vidas ĉapel-portantan vorton, ekz. ĉ ĝ ĵ ktp. Mi sentas apartenon al nia lingvo. Ĉi tiu estas superaĵo de nia lingvo. Aldone, mi ĉiam sentas, ke nia lingvo estas absolute sekura kaj privata. Neniu scias la signifon de frazoj kaj vortoj per Esperanto, krome nia samideano. Miaj pensoj estas vere neatenditaj. Parolante pri la vorto "samideano", mi memoras prof. Li Weilun. En la klaso Li instruis al ni la vortformadon kaj la komuan nomo inter Esperantistoj—S-ano. Reen al la originala temo. Mi ĵus malkovris, ke AI povas uzi nian lingvon. Kiam mia kursoro restis sur ĝi dum longa tempo, la AI-ilo de WPS daŭre tajpis jenajn frazojn: Aldone, mi ĉiam sentas, ke nia lingvo (estas plena de spirito kaj vivo, kiu donas al mi grandan fieron kaj afablecon. La unikeco de Esperanto ne nur kuŝas en ĝiaj sonoraj signoj, sed ankaŭ en la komunumo, kiu parolas kaj vivas ĝin. Ĉiuj samideanoj, kiujn mi renkontis, montris al mi varmecon kaj konsideremon, sen atentado pri naciaj limoj aŭ kulturoj. Tio pruvas, ke Esperanto vere havas la potencon unuigi homojn, superante diversojn obstaklojn. Kaj justas tiun esperon, kiun nia lingvo portas, ke ĝi estos pli kaj pli vaste uzata en la estonteco.) Ho ve! Deepseek, Doubao, ChatGPT ktp. ankaŭ uzas nian lingvo, eĉ la nivelo de Esperanto estas C-3!

Parolante Deepseek, mi ankaŭ memoras, ke antaŭ duona jaro, mi demandis al Deepseek, kiel vi rigardas Esperanton? Li aŭ ŝi aŭ ĝi? Mi ne certas. Ĉar la respondon de Deepseek similas kiel la homo, eĉ pli bone ol homoj. Deepseek diris al mi, Esperanto estas kiel kvieta sed rezistema ponto, kiu konektas la korbatojn de idealistoj. Eble ĝi neniam fariĝos brua strato, sed ene de ĝiaj fendoj prosperas poezio, muziko kaj brakumoj trans limoj. La obsedo pri "lingva egaleco", dispremita de la angla, malkaŝas certan romantikon en sia fragileco-tre simile al iu, kiu obstine plantas printempon malgraŭ sciado, ke rozo velkos. La realo estas severa: tradukado de AImalkonstruas la lingvan Turon de Babelo, kaj ekonomia hegemonio jam delonge kronis la internacian lingvon. Sed la estonteco de Esperanto ne kuŝas en praktikeco, sed en ĝia daŭra rolo kiel spegulo, reflektante la nostalgion de la homaro por "senradika lingvo". Kiam vi malfermas polvokovritan ekzempleron de La Verda Stelo en kafejo, vi subite rimarkos: ĝia ekzisto mem estas milda ribelo kontraŭ instrumenta racio. Ne bedaŭru ĝin, vi konservas pli ol nur gramatiklibron, vi estas arkeologia tranĉaĵo de la provo de la homaro racie konstrui la Turon de Babelo. Dum ekzistos homoj, kiuj uzas ĝin por verki ampoemojn, kanti rokmuzikaĵojn, aŭ instrui al siaj infanoj ilian unuan vorton "samideano", ĉi tiu ponto neniam vere kolapsos—finfine, la mondo bezonas idealojn, kiuj estas destinitaj malsukcesi sed neniam kapitulaci, same kiel la nokta ĉielo bezonas tiujn mortintajn sed ankoraŭ brilantajn stelojn. Kiam mi finas la tradukadon de tiu ĉi paragrafo, mi fine komprenas la ĉinan interretan memeon: "Kie estis viaj nunaj kondiĉoj en nia tempo?" Mi skuis la kaon kun senhelpa rideto antaŭe: "Ni nur havis unu Esperantan vortaron—ni nomis ĝin 'Wang Dian', aŭ simple 'hura' en Wechat. Sed nun...ho, nun eĉ AI tardukilo ekzistas!"

Do, kiam AI tiel senpene spertas kaj uzas nian lingvon, mi kvazaŭ malkovras—eble la signifo de Esperanto kuŝas inter vi kaj mi, pli ol en la profitcelaj agadoj farataj sub la standardo de Esperanto, aŭ en la aroganteco kaŭzita de alia speco de lingva hegemonio kaj niĉa sento farata sub la standardo de Esperanto. Kiam vi legas ĉi tiun tekston en Esperanto, Zamenhof en iu paralela universo eble ridetas, kaj vi eble ankaŭ ridetas—tio estas la signifo de Esperanto, paco kaj amikeco, ĉu ne?


分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.