世运文库
+ 查看更多
用世界语缓解信息茧房,第110届国际世界语大会公布决议+ 查看更多
用世界语缓解信息茧房,第110届国际世界语大会公布决议
+ 查看更多
发布日期:2025-08-06 10:25

2025年7月26日至8月2日,来自63个国家的1132名代表齐聚捷克布尔诺,参加第110届国际世界语大会。大会探讨了世界语与科技如何成为各国人民和平与信任的桥梁。同时,我们也通过实际行动,展现了世界语这一国际语言如何有效地在不同国家、拥有不同经历和观点的民族之间架起沟通的桥梁。我们特别聚焦于新技术的传播层面,据此撰写了一份报告,并提出以下决议:
Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, ni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion:
我们欣喜地发现,新的通信技术让实际使用世界语的人数显著增加,这也让世界语在互联互通的世界中,对实现各国人民之间的和平与信任愈发重要;
Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj, pro kio la kono de Esperanto en konektita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj;
我们注意到,用于机器翻译的人工智能以及借助其实现多语言交流,已经变得成本低廉且广泛可用;
Ni notas, ke artefarita intelekto (AI) por maŝina tradukado kaj, helpe de tio, multlingva komunikado fariĝis malmultekostaj kaj vaste uzeblaj;
同时我们也注意到,人工智能的使用在一定程度上削弱了人们学习外语的动力,语言平等性降低,进而滋生文化地方主义;
Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas i.a. pro la uzo de AI kaj reduktiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo;
我们关切地发现,大量数字媒体正在涌现,许多人倾向于停留在与自己观点一致的信息茧房中,这加剧了社会的极化;
Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj, per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun samopiniaj grupoj, fortigante polusigon en la socio;
世界语完全适合作为国际语言,并且世界语已形成全球使用者群体,该群体作为社会运动,倡导尊重并重视外语和文化多样性;
Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;
因此,我们呼吁各国政府和民间社会:
Pro tio ni alvokas registarojn kaj la civilan socion en ĉiuj landoj:
- 恢复教授邻近语言,并将世界语作为学校科目,以加强与邻近文化的直接接触,培养对其他语言的中立态度;
reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la senperan kontakton al najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj
- 努力加强地方语言和世界语相对于霸权语言的地位;
labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj Esperanto kompare kun tiu de hegemoniaj lingvoj;
我们得出以下结论:
Ni konkludas, ke:
- 相互信任有助于营造和谐、尊重、安全和跨文化的社会氛围,削弱分割社会的力量;
reciproka konfido povas kontribui al harmonia, respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj redukti la disdividajn fortojn en la socio;
- 从而加强对本土语言所承载的本地文化的尊重,同时增强社会凝聚力以实现和平;
respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifirmiĝas, kaj samtempe socia kohero por paco fortiĝas;
如此,新的沟通方式将有助于在人们之间架起桥梁,隔阂和极化的趋势将会减弱。
tiel la novaj komunikrimedoj helpos konstrui pontojn inter la popoloj, kaj la tendenco al bariloj kaj polusiĝo malfortiĝos.
布尔诺,2025年8月1日
分享到:

