世界语万花筒
+ 查看更多
Vojaĝnotoj en Jiangnan+ 查看更多
Vojaĝnotoj en Jiangnan
+ 查看更多
发布日期:2025-06-17 18:30
Vojaĝnotoj en Jiangnan
陈慰亲 viktorio
Antaŭ ol ekverki, unue ni esprimas dankon al nia esperantista amiko... s-ro Zhou Weimin, veterana esperantisto. Estis li, kiu per sia aŭto transportis nin el Tonglu al Jiaxing, kaj poste gvidis nin al Suzhou. Dank'al lia vasta kaj bela aŭto, ni evitis multajn malfacilaĵojn de traŝanĝoj. Dum la tuta vojaĝo, s-ro Zhou ankaŭ planis por ni turisman itineron, per kiu ni povis ludi kaj vojaĝi samtempe. Kun ĝojo kaj ridoj, ni ĝuis multajn vidindaĵojn. Ni ekkriis el admiro: kiel feliĉe estas havi tian amikon!

Alveninte en Tonglu, ni ricevis varman akcepton de prezidanto Bao kaj la lokaj esperantistoj. Ni loĝis komforte kaj manĝis bonege. Ĉiu manĝo estis diverskolora kaj abunda, plene montrante la gastronomiajn specialaĵojn de Tonglu, kio multe pliigis nian apetiton!
Ĉi tiu vojaĝo al Tonglu, Jiaxing kaj Suzhou lasis min kun multaj impresoj kaj plena feliĉo! Sen Esperanto, tiu ĉi mirinda sperto ne estus ebla!
En Tonglu
Mi renkontis multajn malnovajn amikojn - iujn mi konis dum jaroj enreta sed neniam vidis persone. Ĉi tiu renkonto estis aparte emociiĝa, kaj ni faris multajn komunaĵajn fotojn. Ekzemple, Arbsemo estas respektinda maljuna esperantisto, kiun ni ĉiam alte estimis. Kiam ni aŭdis, ke li ankaŭ venis al Tonglu, ni tre ĝojis kaj speciale serĉis lin. Kiam li ekvidis nin, li surprize premis niajn manojn. Ĉiuj entuziasme sin prezentis, esprimante sopiron al Arbsemo kaj ĝojon pro la fina renkonto!



En la kunvenejo ni ankoraŭ renkontis sinjoron Longarko kaj lian edzinon. Ĉiuj sentis sin tiel familiare kaj ĝoje, kvazaŭ ni renkontis pli aĝan fraton kaj nian bofratinon! Ĉiuj tuj rapidis fari komunan foton por memoro!

En Jiaxing
Verdeca akompanis nin dum la tuta vizito, regalis nin per manĝo, kaj montris al ni la noktan pejzaĝon de Jiaxing. La bela urbo lasis ĉe ni neforgeseblan kaj tre agrablan impreson!


Alveninte en Suzhou, Lernanto jam delonge atendis nin. Li eĉ pretigis por ni bongustajn fruktojn - dolĉajn kaj sukplenajn akvomelonojn, kiuj varmigis nian koron dum manĝado!
En Suzhou la sekvan tagon matene Lernanto aĉetis plurajn botelojn da lakto por ni. Kaj li veturigis nin al la Esperanto-Asocio de Suzhou, kie ni renkontis ilian prezidanton kaj kelkajn membrojn. Ni interkonatiĝis, interŝanĝis ideojn en amika etoso kaj faris komunan foton. (Steleta eĉ alportis fruktojn kaj malgrandajn manĝetojn por ni!) Post la kunveno, Steleta regalis nin per manĝo en la apuda laborista manĝejo!



(Noto: Steleta en la lasta tempo ricevis vundeton - ŝia frunto koliziis kun vitro. estis vendita je la kapo) (suferi kapundon 受伤) sangis.(perdi sangon流血)
Eĉ en tia stato ŝi venis renkonti nin, kio profunde kortuŝis nin!


Posttagmeze Lernanto veturigis nin viziti la faman vidindaĵon “Tigro-Monto”en Suzhou. Post eliri de Tigro-Monto, Lernanto denove kondukis nin enurbe promeni, kaj vespere regalis nin per festeno.

Estas Esperanto, kiu donacis al ni tiujn ĉarmajn homojn kaj okazaĵojn. Kie ajn ni iris, amikeco ĉieestis. Nur Esperanto povas igi niajn lernantajn korojn ami kiel gefratoj— profunde kaj sincere!
分享到: