世运文库
+ 查看更多
我的父亲雷纳托·科尔塞蒂+ 查看更多
我的父亲雷纳托·科尔塞蒂
+ 查看更多
发布日期:2025-04-18 14:18
我的父亲、享誉全球的世界语者雷纳托·科尔塞蒂于2月1日不幸逝世。在他离世后,我和家人收到了来自世界各地的吊唁信息。本文将从个人视角,简要讲述他的生平故事以及如何成为世界语者的历程。
Mia patro Renato Corsetti, kiu bedaŭrinde forpasis la 1-an de februaro, estis mond-fama esperantisto. Post lia forpaso, mi kaj miaj familianoj estis inunditaj de kondolencaj mesaĝoj de homoj el la tuta mondo. En ĉi tiu artikolo, mi iom parolos pri lia viv-rakonto kaj kiel li fariĝis esperantisto el persona perspektivo.
雷纳托在二战期间的1941年,生于意大利中南部乡村的普通农户家庭。在我看来,这个他从未忘记的乡村平民出身,始终影响着他的世界观和理想主义情怀。虽然出生在罗马,但雷纳托人生的前11年是在距罗马以南100多公里、家族发源地阿尔切村(Arce)度过的。阿尔切所在的奇奥恰里亚地区(Ciociaria),大致位于罗马和那不勒斯之间,历史上是典型的农业区,经济发展相对滞后。
Renato naskiĝis en 1941, dum la Dua Mond-Milito. Li venis de tre ordinara kamparana familio el vilaĝo en Centra-Suda Italio. Laŭ mi tiu kampara kaj popola origino, pri kiu li neniam forgesis, ĉiam influis lian mondrigardon kaj lian idealismon. Kvankam li naskiĝis en Romo, Renato vivis dum la unuaj 11 jaroj de sia vivo en vilaĝo kun la nomo Arce, pli ol 100 kilometrojn sude, el kie origine venis lia familio. Arce troviĝas en regiono konata kiel Ciociaria, pli-malpli meze inter Romo kaj Napolo. Historie ĝi estis sufiĉe kampara regiono kaj ne tro ekonomie evoluinta.

童年时期的雷纳托·科尔塞蒂
雷纳托最早的记忆之一,是美军驱逐德国占领军进驻阿尔切村的那天。一位美国士兵给了他从未尝过的巧克力,这个细节深深印刻在他的记忆里。雷纳托的家境并不富裕:母亲来自当地普通农家,父亲家族稍显宽裕。我的祖父母只受过几年基础教育,但足以掌握读写。他有个姐姐玛利亚·康切塔(Maria Concetta),还有位移民美国寻找机遇的姑妈——这在当时的意大利十分常见。
Unu el la unuaj memoraĵoj de Renato estis la tago kiam la usona armeo alvenis en Arce kaj forpelis la germanajn okupaciantojn, okazaĵo kiu reprezentis la finon de la milito tie. Usona soldato donis al li ĉokoladon, ion, kion li neniam manĝis antaŭe, kaj tio estis la detalo kiu restis en lia memoro. La familio de Renato ne estis aparte bonstata: lia patrino venis el tipa familio de lokaj kamparanoj, dum la patro venis el familio de iom pli bonhavaj kamparanoj. Miaj geavoj nur povis iri al la lernejo dum kelkaj jaroj, kvankam tio sufiĉis por lerni legi kaj skribi. Renato havis unu fratinon, kiu nomiĝis Maria Concetta. Li ankaŭ havis onklinon, kiu elmigris al Usono por trovi pli bonajn ŝancojn, sufiĉe kutima afero por italoj en tiu epoko.
11岁时,因父亲在罗马找到公交车司机的工作,全家迁居罗马,定居在农村移民聚集的社区。雷纳托不得不迅速适应用意大利语交流,因为在阿尔切村,人们讲的是与标准意语差异很大的方言——这才是他真正的母语。
Kiam Renato estis infano, lia patro trovis laboron en Romo kiel bus-ŝoforo. Tial, kiam li estis 11-jara, la tuta familio translokiĝis al Romo kaj ekloĝis en kvartalo kie kolektiĝis aliaj enmigrintoj el la kamparo. Renato devis rapide kutimiĝi konversacii itallingve, ĉar en Arce ĉiuj parolis la lokan dialekton, lia vera gepatra lingvo, kiu estas sufiĉe malsimila al la itala.
此后,虽然雷纳托再未长居阿尔切,但他始终视之为真正的故乡。祖父母退休后便重返故里,我童年时常去乡间探望。他们重拾农耕生活,饲养鸡、猪和奶牛。由于老人习惯说方言,意语并不流利,我有时难以完全理解他们。
De tiam Renato neniam plu vivis en Arce, sed tamen li ĉiam konsideris tiun vilaĝon sia vera hejmo. Miaj geavoj ja reiris al la vilaĝo post kiam mia avo pensiiĝis. Kiam mi estis infano ni ofte iris viziti ilin en ilia domo en la kamparo. Post la reveno al la vilaĝo ili rekomencis vivi kiel kamparanoj, kaj mi memoras ke ili prizorgis kokinojn, porkojn kaj bovinon. Kelkfoje estis malfacile por mi kompreni ilin, ĉar ili kutime parolis dialekte, kaj nur parte regis la italan.
雷纳托的父母在我眼中非常传统,遵循着在当代意大利已消失殆尽的简朴乡村生活方式。祖母是两人中较健谈者,虽未受过正规教育,但明显是位充满好奇心与智慧的女性。雷纳托或许继承了这些特质。
La gepatroj de Renato ŝajnis al mi tre tradiciaj. Ili sekvis simplan kaj sanan kamparan viv-stilon kiu jam tute malaperis en la nuntempa Italio. Mia avino estis la pli parolema inter la du. Kvankam ŝi ne ricevis multe da formala eduko, oni povis rimarki ke ŝi estis scivolema kaj inteligenta virino. Eble de ŝi Renato heredis tiujn trajtojn.

雷纳托和他的母亲
他的父母始终未能真正理解世界语——这个占据儿子生命重要位置的事物,完全超出了他们的认知范畴。但他们为儿子在多个领域的成就深感自豪。
Kurioze, la gepatroj de Renato neniam vere sciis kio estas Esperanto, la lingvo kiu estis tiom grava parto de la vivo de ilia filo. Temis pri koncepto tute ekster ilia sperto, kaj ili ne vere povis kompreni pri kio temis. Tamen, ili sciis ke Renato estis tre sukcesa en multaj kampoj, kaj certe fieris pri li.
雷纳托自幼聪慧过人。13岁初中毕业后,父母送他进入培养簿记员的职业学校——这是他们能为儿子设想的最好前途,上大学的概念甚至不在考虑范围内,家族中也无人接受过高等教育。
Kiam Renato estis infano, rapide evidentiĝis ke li estis tre lerta knabo. Kiam li finis la mez-lernejon (je 13 jaroj), la gepatroj do decidis sendi lin al tiel-nomata “ragioneria”, speco da alt-lernejo kie oni studas por fariĝi librotenisto. Tio estis la plej bona estonteco kiun ili povis imagi por sia filo; ŝajne eĉ ne trafis ilian menson la ideo, ke li povus iri al universitato. Certe neniu el iliaj familianoj faris superajn studojn antaŭe.
然而,最终雷纳托考入罗马大学经济系,毕业后服完一年兵役,又在都灵攻读了经济学硕士学位。随后进入罗马某银行工作,开启近三十年的职业生涯。
En la fino, tamen, Renato ja iris al la universitato en Romo, kaj akiris diplomon pri ekonomio. Post la diplomiĝo, kaj unu jaro da deviga milit-servo, li magistriĝis per unu-jara studado pri ekonomio en Torino, en norda Italio. Poste li trovis postenon en banko en Romo kaj komencis labor-karieron kiu daŭris preskaŭ 30 jarojn.

服役期间的雷纳托
与此同时,雷纳托形成了伴随终生的政治理想。父母是天主教保守派,政治参与度不高。但年轻的雷纳托转向左翼,对社会正义的强烈渴望和普通贫寒家庭的成长经历,使他认同社会主义理念。1968年,意大利与西欧多国掀起要求社会变革的学生运动,许多青年批判资本主义不公,声援越南抗美等反帝运动。雷纳托积极投身其中,成为意大利"六八一代"(意大利语sessantottini)的典型代表。
Intertempe, Renato akiris fortajn politikajn idealojn kiuj restis kun li la tutan vivon. Liaj gepatroj estis katolikaj, konservemaj kaj ne aparte politikemaj. Renato, tamen, fariĝis politike maldekstra kiam li estis juna. Lia forta sopiro por socia justeco kaj lia propra viv-sperto kiel junulo el ordinara, malriĉa familio igis lin simpatii kun socialismaj idealoj.
En 1968, Italio kaj aliaj okcident-Eŭropaj landoj spertis grandan studentan kaj junularan movadon por sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. Multaj junuloj rifuzis la kapitalisman sistemon kaj ĝiaj maljustecoj, kaj sentis simpation por komunismaj kaj kontraŭ-imperiismaj movadoj tra la mondo, kiel la vjetnamaj gerilanoj kiuj tiam batalis kontraŭ la usona armeo. Renato partoprenis en tiu movado, kaj tute identiĝis kun ĝiaj idealoj. Homoj kiuj partoprenis en la protesta movado de 1968 estas nun konataj en Italio kiel “sessantottini”, laŭvorte “sesdekok-uloj”. Renato estis unu el ili.
20世纪60年代中期,雷纳托在罗马首次接触世界语运动,立即被其"内在理念"吸引。他始终对语言抱有浓厚兴趣,精通法、英、西、德语,涉猎希腊语、阿拉伯语和斯瓦希里语,晚年还通过多邻国学习中文。世界语作为中立易学的国际语,正契合他追求民族平等的理想。对他而言,投身世界语运动是政治理想的自然延伸。
Renato unuafoje kontaktiĝis kun la Esperanto-movado en Romo dum la mezo de la sesdekaj jaroj, kaj la “interna ideo” de Esperanto tuj allogis lin. Mia patro ĉiam interesiĝis pri lingvoj, kaj li regis sufiĉe bone la francan, anglan, hispanan kaj germanan. Krome li iom lernis multajn aliajn lingvojn, inkluzive de la greka, la araba kaj la svahila. Dum siaj lastaj monatoj li ankaŭ iom lernis la ĉinan per la reta kurso Duolingo. La Esperantisma koncepto de neŭtrala kaj facila internacia lingvo konformis al lia sopiro pri justaj rilatoj inter gentoj kaj nacioj. Por li, la pasio por Esperanto estis natura rezulto de liaj politikaj idealoj.
许多世界语者因喜爱其社群氛围而参与运动。雷纳托虽也享受这种环境,但我认为他的热忱主要源于理想主义。他渴望实现柴门霍夫的愿景:让尽可能多的人跨越国界与文化藩篱进行交流,而不必学习英语、法语等属于强权国家、缺乏中立性的复杂语言。
Multaj esperantistoj aktivas en la Esperanta Movado ĉefe ĉar ili ŝatas ĝian etoson kaj sociajn rondojn. Ankaŭ Renato ĉiam ĝuis la etoson de la Esperanto-movado, sed mi kredas ke lia entuziasmo por Esperanto devenis ĉefe de lia idealismo. Li volis ke Esperanto plenigu la vizion de Zamenhof, ebligante al kiel eble plej multe da homoj komuniki trans naciaj kaj kulturaj baroj, sen devi lerni malfacilajn lingvojn kiel la angla aŭ la franca kiuj ne estas neŭtralaj, ĉar ili apartenas al la historie plej potencaj landoj kaj gentoj.
此后余生,雷纳托活跃于世界语运动,他曾任国际青年世界语协会(TEJO)主席、意大利世界语协会主席、国际世协领导成员,并担任国际世协主席六年(2001-2007)。他的实践永不停歇:撰写文章、教学、参会演讲。互联网普及后,他在众多论坛的活跃程度令人难以置信——但我要作证,所有这些确实出自他一人之手。全球世界语者都记得,他始终无私地为所有人提供帮助与支持,不论对方在运动中的地位如何。
Dum la resto de sia vivo Renato estis aktiva en la Esperanto-movado, fariĝante prezidanto de TEJO, prezidanto de la Itala Asocio, estrarano de UEA, kaj finfine prezidanto de UEA dum 6 jaroj (2001-2007). Lia aktivado estis praktike senĉesa. Li verkis artikolojn, instruis, vojaĝis al kongresoj, prelegis, kaj post la disvastigo de la interreto li partoprenis en tiom multe da diskutoj kaj listoj ke kelkaj homoj ne kredis ke li faris ĉion sola – sed mi garantias, ke tion li ja faris. Esperantistoj el la tuta mondo memoras kiel li konstante alportis helpon, kuraĝigon kaj subtenon al ĉiuj, sendepende de ilia rolo kaj “graveco” en la Movado.

1979年,雷纳托在瑞士举办的国际世界语大会上邂逅我的母亲安娜,两人迅速坠入爱河。来自伦敦知识分子家庭的安娜,与雷纳托的家世背景迥异,但他们共享对世界语的热忱。她很快移居意大利。初识时,母亲并不会意大利语,父亲英语尚不流利,世界语自然成为他们四十余年共同生活的唯一交流语言。在我们家中,连冰箱上的购物清单都用世界语书写。
Renato renkontis mian patrinon Anna en 1979, dum Esperanto-kongreso en Svislando, kaj ili rapide enamiĝis. Anna venas el intelekta familio de Londono, do iliaj familiaj kaj kulturaj fonoj estis sufiĉe malsamaj, sed ili kundividis la pasion por Esperanto. Ŝi rapide translokiĝis al Italio por vivi kun li. Kiam ili konatiĝis, mia patrino ne parolis la italan, dum mia patro parolis la anglan, sed ne tute flue. Esperanto ĉiam estis ilia natura komuna lingvo, kaj ili ĉiam interkomunikis en ĝi en ĉiuj situacioj dum la pli ol 40 jaroj, kiujn ili pasigis kune. En nia hejmo, eĉ la butikum-listo sur la fridujo ĉiam estis skribita en Esperanto.

雷纳托与妻子安娜·洛文斯坦
我和弟弟出生后,父母决定:我们与母亲说英语,与父亲说世界语,意大利语则在学校和社会环境中自然习得。这种方式非常成功,我们毫不费力地掌握三门语言。童年时,我们常在暑假随父母参加各国世界语大会,由此认识世界,了解多元文化。
Kiam mi kaj mia frato naskiĝis, miaj gepatroj decidis ke ni parolu angle kun Anna kaj Esperante kun Renato, por ke ni lernu ambaŭ lingvojn. La italan ni lernos en la lernejo kaj de la ĝenerala medio, ĉar ni vivis en Italio. Tiu sistemo funkciis: mi kaj mia frato lernis ĉiujn tri lingvojn sen problemoj. Kiam ni estis infanoj, ni ofte iris al Esperanto-kongresoj en aliaj landoj dum la someraj ferioj, kaj tiel ni vidis la mondon kaj konis aliajn kulturojn.


雷纳托与儿子
自幼我便意识到父亲在世界语界的声望。尽管并非所有人都认同他的观点(这很正常),但我相信他总体上广受爱戴。这或许源于他充满理想主义激情却从不自视甚高,总是避免争执,鲜少动怒。
Ekde kiam mi estis tre juna, mi komprenis ke ene de la Esperanto-Movado mia patro estas vaste konata kaj respektata. Kvankam ne ĉiuj kunsentis kun liaj vidpunktoj kaj decidoj, kiel estas nature, mi kredas ke li ĝenerale estis populara kaj ŝatata. Verŝajne tio estas ĉar li estis pasia kaj idealisma homo kiu tamen neniam prenis sin mem tro serioze, kutime evitis kverelojn kaj malfacile ofendiĝis.

雷纳托与安娜参与活动

2004年,时任国际世协主席的雷纳托出席在北京举办的国际世界语大会
雷纳托的重要梦想是推动世界语运动的真正全球化。他初涉世界语时,活动主要集中在欧洲、苏联和中日韩等东亚国家,其他地区参与者寥寥。如今,世界语在非洲、南美、南亚及东南亚得到更均衡发展,雷纳托功不可没:他始终致力于在西方世界之外推广世界语,大力促进与亚非同仁的合作。
Unu el la ĉefaj revoj de Renato estis ke la Esperanto movado fariĝu vere mond-skala. Kiam li fariĝis esperantisto, la Movado ankoraŭ estis koncentrita ĉefe en Eŭropo, Soveta Unio, kaj orient-Aziaj landoj kiel Ĉinio, Japanio kaj Koreio; en la resto de la mondo, esperantistoj estis multe malpli kutimaj.
Nuntempe Esperanto estas disvastigata en multe pli egala maniero tra la mondo, kun multe pli da parolantoj en Afriko, Suda Ameriko, kaj Suda kaj Sud-orienta Azio. Renato certe kontribuis al tiu rezulto: li ĉiam strebe laboris por pli disvastigi Esperanton ekster la okcidenta mondo, kaj li faris multon por kunlabori kun la movadanoj en Azio kaj Afriko.

2024年8月,雷纳托在坦桑尼亚举办的第109届国际世界语大会上演讲
去世前数月,83岁高龄的雷纳托仍远赴坦桑尼亚参加非洲大陆的首届国际世界语大会。尽管众人担心他的健康状况,但他在会议期间精神矍铄,热情接待每位前来交流、寻求建议或支持的世界语者。
Nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto, kiam li jam estis 83-jara, Renato vojaĝis al Tanzanio por partopreni en la unua Universala Esperanto-Kongreso en la afrika kontinento. Li neniam estis vizitinta Sub-Saharan Afrikon antaŭe, kaj multaj homoj estis maltrankvilaj, ke je tiom maljuna aĝo li faros tiom grandan vojaĝon, timante pro lia sano. Tamen li fartis tute bone kaj estis plena je energio dum la kongreso, kaj afable rilatis al ĉiuj esperantistoj kiuj aliris lin por babili kaj peti konsilojn aŭ subtenon por siaj Esperantaj agadoj.
在国际世协组织的线上追思会上,一位巴基斯坦世界语者表示:许多欧美同仁与非西方世界语者交流时难免带有文化优越感,但雷纳托始终以平等谦逊的态度对待所有人。他离世后,众多亚非同仁也表达了类似感受。
Kelkajn tagojn post lia morto, UEA organizis retan kunvenon memore al Renato. Pakistana esperantisto komentis dum la kunveno, ke li ĉiam sentas ke multaj eŭropaj kaj nord-amerikaj esperantistoj aliras ne-okcidentajn esperantistojn kiel li kun iu sento de kultura supereco aŭ aroganta sinteno. Li aldonis ke Renato tamen neniam estis tia; li parolis al homoj el ĉiuj landoj en la sama respektema kaj humila maniero. Mi aŭdis ankaŭ aliajn aziajn kaj afrikajn esperantistojn fari similajn konstatojn pri Renato post lia forpaso.
继承雷纳托的事业任重道远,但相信纪念他的最佳方式,是以同样的热忱践行理想——无论投身世界语运动还是其他领域。我确信,只要世界语存在一天,雷纳托及其卓越贡献就永不会被遗忘。
Estos granda defio daŭrigi ĉion kion Renato faris, sed mi kredas ke la plej bona maniero por honori lian memoron estas strebi vivi niajn vivojn kun lia sama aliro kaj pasio, kaj realigi liajn idealojn, sendepende ĉu ni aktivas en la Esperanto-movado aŭ en aliaj kampoj de la vivo. Mi certas, ke dum Esperanto estos parolata, Renato kaj lia grandaj kontribuoj ne estos forgesitaj.
(文/图 加布里埃尔·科尔塞蒂)
分享到: