协会动态
+ 查看更多
又双叒叕,拉斐尔见到中国国家副主席啦!+ 查看更多
又双叒叕,拉斐尔见到中国国家副主席啦!
+ 查看更多
发布日期:2024-09-19 17:00
9月13日,国家副主席韩正在北京出席庆祝中国—巴西建交50周年招待会,并会见巴西驻华大使高望等巴方代表。世语君的巴西同事拉斐尔应邀参加了招待会。
韩正表示,今年是中巴关系发展史上具有承前启后意义的重要年份。建交半个世纪以来,中巴关系稳定发展,各领域务实合作成果丰硕。中国和巴西都是发展中大国和重要新兴市场国家。中方愿和巴方按照习近平主席同卢拉总统达成的重要共识,加强发展战略对接,深化互利合作,共同打造中巴关系下一个“黄金50年”。
招待会由中国人民对外友好协会和巴西驻华使馆共同举办,中巴两国各界代表约120人出席。
一起来看看拉斐尔的报道吧!
La 13-an de septembro en Pekino ĉina vicprezidanto Han Zheng partoprenis akcepton feste al la 50-jariĝo de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kunorganizita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la brazila ambasadorejo en Pekino. La eventon ĉeestis ĉirkaŭ 120 homoj, inkluzive de brazila ambasadoro en Ĉinio Marcos Galvão, diplomatoj de la du landoj kaj reprezentantoj de pluraj sociaj rondoj de Brazilo kaj Ĉinio. La Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Pekino estis reprezentata en la evento.

Ĉina vicprezidanto Han Zheng kaj brazila ambasadoro en Ĉinio Marcos Galvão pozas por foto kun aliaj homoj. (Foto: Xinhua)
Han rimarkis, ke en la pasintaj 50 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo konstante disvolviĝis surbaze de kunlaboro en pluraj kampoj. Ĉinio kaj Brazilo estas du grandaj disvolviĝantaj landoj kaj merĝantaj merkatoj, kaj Ĉinio estas preta por plifortigi kunlaboron kun Brazilo laŭ la interkonsento atingita pasintjare inter la prezidantoj de la du landoj, kun la celoj pli bone kunordigi strategiojn pri disvolvado, profundigi reciprok-profitan kunlaboron kaj kune konstrui la sekvajn "50 orajn jarojn" de la dulandaj rilatoj.

Muzikistoj de la Orkestro de Fortikaĵo Copacabana (sur la podio) pozas por foto kun kelkaj gastoj.
Galvão substrekis la kernan kaj unikan rolon de COSBAN (Altnivela Ĉin-brazila Komisiono pri Kunordigo kaj Kunlaboro) en la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo: Brazilo ne havas similan mekanismon kun alia lando, kio substrekas la gravecon de Ĉinio por Brazilo. Pere de COSBAN, kunlaboro inter registaroj de ambaŭ landoj estas pli efika kaj tio stimulas la partoprenon de la privata sektoro en tiu kunlaboro. Kiam Ĉinio ekdisvolviĝis kaj la vivnivelo de ĉinoj pliboniĝis, Brazilo estis preta kreskigi siajn eksportojn de krudmaterialoj por kontentigi la postulojn de ĉinoj. Nun necesas igi tiun kunlaboron pli ampleksa kaj profunda, kaj por tio la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio bezonas pli bone koni unu la alian.
La kultura programo de la akcepto estis aparte brila: la ĉinaj muzikistoj Li Bowen, Erdun Menghe, Chen Jinxuan kaj Ge Genhu prezentis la folkloran Banhu-muzikaĵon Blanka Ĉevalo, kaj sekve Orientĉina Grupo pri Muziko kaj Danco prezentis la dancon el Dunhuang Ĉielarko kaj Flugantaj Apsaraoj. Sekve sin prezentis la Orkestro de Fortikaĵo Copacabana el Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La orkestro estas socia projekto, sponsorata de la ĉina firmao CNOOC (Ĉina Nacia Kompanio pri Eksterlanda Petrolo), kiu donas al gejunuloj de malriĉaj kvartaloj la ŝancon lerni muzikon. La orkestro unue prezentis la ĉinan kanton Mi Amas Vin, Ĉinio, majstre kantitan ĉinlingve de brazila kantistino. Sekve estis prezentata la fama verko Zonotriko en la Farun', verkita de Zequinha de Abreu, unu el la plej famaj brazilaj kantoj, kiu fariĝis mondkonata en la voĉo de Carmen Miranda kaj estis registrita en Esperanto de ŝia fratino Aurora Miranda.
分享到: