协会动态

国际母语日 | 国际世协呼吁重视语言多样性和多语言教育

发布日期:2024-02-21 19:00
今天是国际母语日(Internacia Tago de la Gepatra Lingvo),国际世界语协会在今年国际母语日来临之际面向公众发表本年度母语日致辞,下面跟随世语君一起来了解一下。

值此国际母语日,我们强调重视语言的多样性和多语言教育。语言权利是构建公平和可持续社会的基础,因为语言是我们日常生活、身份认同、文化遗产和社区团结的核心所在。语言是获得所有其他人权的基础。
Dum tiu tago, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, kultura heredaĵo kaj komunuma unuiĝo. Lingvoj estas bazo por aliri ĉiujn aliajn homajn rajtojn.

语言的保护和发展非常重要,因为人们正是通过语言传达世界观并保护地方和传统知识与文化。遗憾的是,根据联合国教科文组织的统计,世界上40%的人口不能用他们日常所用的语言接受教育。同时,越来越多的语言正在消失。
Protekto kaj antaŭenigo de lingvoj gravegas, ĉar estas pere de lingvoj ke oni transdonas mondrigardojn kaj konservas lokajn kaj tradiciajn sciojn kaj kulturojn. Bedaŭrinde, laŭ Unesko, 40 procentoj de la monda loĝantaro ne havas aliron al edukado en lingvo, kiun ili parolas aŭ komprenas. Samtempe, pli kaj pli da lingvoj malaperas.

在我们日益多元化的社会中,面对包括全人类在内的全球社会的理念,语言问题成为必要的优先考虑事项。事实上,语言是理解与合作的绝对基础。因此,语言权直接关系到民主政治和对于公共问题的共同决议。
En niaj pli kaj pli plurecaj socioj, kaj antaŭ la ideo de tutmonda socio kiu inkluzivas la tutan homaron, la demando pri lingvoj fariĝas nepra prioritato. Fakte, lingvoj estas la absoluta fundamento de kompreniĝo kaj kunlaboro. Tiel, lingvaj rajtoj rilatas rekte al demokratio kaj vera komuna decidado pri komunaj problemoj.



让我们共同弘扬联合国教科文组织多语言世界价值观:母语教学、各层次的多语言教育和跨文化教育。因此,我们希望,所有人都能享受到和平、发展和人权,不分种族、肤色、性别、语言、宗教、政治、民族或社会出身、财富等区别。
Ni antaŭenigu la valorojn de multlingva mondo proponitajn de Unesko: instruado en gepatraj lingvoj, multlingva edukado en ĉiuj niveloj, kaj interkultura edukado. Tiel, ni esperas, ke paco, evoluigo kaj homaj rajtoj fariĝos realaĵo por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

借助于语言我们成为人类一家。为实现这些原则和价值,让我们使用和推广包括世界语在内的所有语言。为了庆祝不同背景的人们之间的团结,我们邀请各位有共同志向的人士参加2024年8月3日至10日在坦桑尼亚阿鲁沙举行的第109届国际世界语大会。
Per lingvoj ni kundividas nian homecon. Ni uzu kaj antaŭenigu ĉiujn lingvojn, inkluzive la internacian lingvon Esperanto, por realigi tiujn principojn kaj valorojn. Por festi la solidarecon inter homoj de malsamaj devenoj, ni ankaŭ invitas homojn de bona volo al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024.

分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.